-
-
Esperanto
-
-
6
|Jueces 7:6|
Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la busxo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo klinigxis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.
-
7
|Jueces 7:7|
Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru cxiu al sia loko.
-
8
|Jueces 7:8|
Kaj ili prenis al si la mangxotajxon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj cxiujn Izraelidojn li forsendis cxiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
-
9
|Jueces 7:9|
En tiu nokto la Eternulo diris al li:Levigxu, iru malsupren en la tendaron; cxar Mi transdonas gxin en viajn manojn.
-
10
|Jueces 7:10|
Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
-
11
|Jueces 7:11|
kaj auxskultu, kion oni parolas; tiam fortigxos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita tacxmenteto de la tendaro.
-
12
|Jueces 7:12|
La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj cxiuj orientanoj kusxis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
-
13
|Jueces 7:13|
Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado songxon, kaj diras:Mi vidis en songxo, ke jen elbakita hordea pano ruligxis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis gxin tiel, ke gxi falis, kaj renversis gxin, kaj la tendo tute kusxis.
-
14
|Jueces 7:14|
Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joasx, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
-
15
|Jueces 7:15|
Kaj kiam Gideon auxdis la rakonton pri la songxo kaj la klarigon de gxia signifo, li adorklinigxis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Levigxu, cxar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7