-
-
Esperanto
-
-
16
|Jueces 6:16|
Kaj la Eternulo diris al li:Sed Mi estos kun vi, kaj vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon.
-
17
|Jueces 6:17|
Kaj li diris al Li:Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio estas Vi, kiu parolas kun mi;
-
18
|Jueces 6:18|
ne foriru de cxi tie, gxis mi venos al Vi kaj alportos mian oferajxon kaj metos antaux Vin. Kaj Li diris:Mi restos, gxis vi revenos.
-
19
|Jueces 6:19|
Kaj Gideon venis, kaj pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li metis en korbon kaj la brogajxon li enversxis en poton, kaj alportis al Li sub la kverkon kaj proponis.
-
20
|Jueces 6:20|
Kaj la angxelo de Dio diris al li:Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur cxi tiun rokon, kaj la brogajxon elversxu. Kaj li faris tiel.
-
21
|Jueces 6:21|
Kaj la angxelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis en lia mano, kaj ektusxis la viandon kaj la macojn; kaj tiam eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn; kaj la angxelo de la Eternulo foriris de antaux liaj okuloj.
-
22
|Jueces 6:22|
Tiam Gideon vidis, ke tio estis angxelo de la Eternulo; kaj Gideon diris:Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! cxar mi vidis angxelon de la Eternulo, vizagxon kontraux vizagxo.
-
23
|Jueces 6:23|
Sed la Eternulo diris al li:Paco al vi; ne timu; vi ne mortos.
-
24
|Jueces 6:24|
Kaj Gideon konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo estas Paco. GXis la nuna tago gxi estas ankoraux en Ofra de la Abiezridoj.
-
25
|Jueces 6:25|
Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo:Prenu junan bovon de via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de Baal, kiu estas cxe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas apud gxi, dehaku;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7