-
-
Esperanto
-
-
6
|Jueces 6:6|
Kaj Izrael tre mizerigxis de Midjan; kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
-
7
|Jueces 6:7|
Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan,
-
8
|Jueces 6:8|
tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj cxi tiu diris al ili:Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael:Mi venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco,
-
9
|Jueces 6:9|
kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de cxiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi donis al vi ilian landon;
-
10
|Jueces 6:10|
kaj Mi diris al vi:Mi estas la Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed vi ne obeis Mian vocxon.
-
11
|Jueces 6:11|
Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.
-
12
|Jueces 6:12|
Kaj aperis al li la angxelo de la Eternulo, kaj diris al li:La Eternulo estas kun vi, brava heroo!
-
13
|Jueces 6:13|
Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin cxio cxi tio? kaj kie estas cxiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
-
14
|Jueces 6:14|
Kaj la Eternulo Sin turnis al li, kaj diris:Iru kun cxi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la manoj de Midjan; jen Mi sendas vin.
-
15
|Jueces 6:15|
Kaj tiu diris al Li:Mia Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia patro!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7