-
-
Esperanto
-
-
27
|Jueces 5:27|
Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.
-
28
|Jueces 5:28|
Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?
-
29
|Jueces 5:29|
La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:
-
30
|Jueces 5:30|
Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.
-
31
|Jueces 5:31|
Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.
-
1
|Jueces 6:1|
Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan por la dauxro de sep jaroj.
-
2
|Jueces 6:2|
Kaj la mano de Midjan forte premis Izraelon. Kontraux la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikajxojn.
-
3
|Jueces 6:3|
Kaj kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin,
-
4
|Jueces 6:4|
kaj starigxadis tendare kontraux ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur la tuta spaco gxis Gaza, kaj ne restigadis porvivajxon cxe la Izraelidoj, nek sxafon, nek bovon, nek azenon.
-
5
|Jueces 6:5|
CXar ili venadis kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon, por dezertigi gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7