-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 8:31|
Kaj lia kromvirino, kiu estis en SXehxem, ankaux naskis al li filon, kaj li donis al li la nomon Abimelehx.
-
32
|Jueces 8:32|
Kaj Gideon, filo de Joasx, mortis en tre maljuna ago; kaj oni enterigis lin en la tombo de Joasx, lia patro, en Ofra de la Abiezridoj.
-
33
|Jueces 8:33|
Kiam Gideon mortis, la Izraelidoj denove malcxaste sekvis la Baalojn kaj elektis al si Baal-Beriton kiel sian dion.
-
34
|Jueces 8:34|
Kaj la Izraelidoj ne memoris la Eternulon, sian Dion, kiu savadis ilin el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe.
-
35
|Jueces 8:35|
Kaj ili ne estis favorkoraj al la domo de Jerubaal-Gideon rekompence al la tuta bono, kiun li faris al Izrael.
-
1
|Jueces 9:1|
Abimelehx, filo de Jerubaal, iris en SXehxemon, al la fratoj de sia patrino, kaj ekparolis al ili kaj al la tuta familio de la domo de sia patrinpatro jene:
-
2
|Jueces 9:2|
Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.
-
3
|Jueces 9:3|
Kaj la fratoj de lia patrino diris pri li al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem cxiujn tiujn vortojn, kaj ilia koro inklinigxis al Abimelehx; cxar ili diris:Li estas nia frato.
-
4
|Jueces 9:4|
Kaj ili donis al li sepdek argxentajn monerojn el la domo de Baal-Berit, kaj Abimelehx dungis per ili homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin.
-
5
|Jueces 9:5|
Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14