-
-
Esperanto
-
-
26
|Jueces 9:26|
Kaj venis Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj, kaj ili iris tra SXehxem; kaj fidis lin la logxantoj de SXehxem.
-
27
|Jueces 9:27|
Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.
-
28
|Jueces 9:28|
Kaj Gaal, filo de Ebed, diris:Kiu estas Abimelehx, kaj kio estas SXehxem, ke ni servu al li? li estas ja filo de Jerubaal, kaj Zebul estas lia oficisto. Servu al la homoj de HXamor, patro de SXehxem, sed al tiu kial ni servu?
-
29
|Jueces 9:29|
Se iu donus cxi tiun popolon en miajn manojn, mi forpelus Abimelehxon. Kaj oni diris al Abimelehx:Plimultigu vian militistaron, kaj eliru.
-
30
|Jueces 9:30|
Kiam Zebul, la estro de la urbo, auxdis la vortojn de Gaal, filo de Ebed, lia kolero ekflamis.
-
31
|Jueces 9:31|
Kaj li sendis ruze senditojn al Abimelehx, por diri:Jen Gaal, filo de Ebed, kun siaj fratoj venis en SXehxemon kaj ribeligas la urbon kontraux vi;
-
32
|Jueces 9:32|
tial levigxu en la nokto, vi kaj la popolo, kiu estas kun vi, kaj faru embuskon sur la kampo;
-
33
|Jueces 9:33|
kaj matene, kiam levigxos la suno, levigxu frue, kaj ataku la urbon; kaj kiam li kaj la popolo, kiu estas kun li, eliros al vi, tiam faru al li, kion via mano povos.
-
34
|Jueces 9:34|
Kaj Abimelehx, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis en la nokto, kaj faris apud SXehxem embuskon el kvar tacxmentoj.
-
35
|Jueces 9:35|
Kaj Gaal, filo de Ebed, eliris kaj starigxis cxe la pordego de la urbo; kaj Abimelehx, kaj la popolo, kiu estis kun li, levigxis el la embusko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14