-
-
Esperanto
-
-
56
|Jueces 9:56|
Tiel Dio repagis la malbonagon de Abimelehx, kiun cxi tiu faris rilate sian patron, mortigante siajn sepdek fratojn.
-
57
|Jueces 9:57|
Kaj la tutan malbonagon de la logxantoj de SXehxem Dio revenigis sur ilian kapon; kaj venis sur ilin la malbeno de Jotam, filo de Jerubaal.
-
1
|Jueces 10:1|
Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim.
-
2
|Jueces 10:2|
Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.
-
3
|Jueces 10:3|
Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj.
-
4
|Jueces 10:4|
Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.
-
5
|Jueces 10:5|
Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.
-
6
|Jueces 10:6|
Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
-
7
|Jueces 10:7|
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj.
-
8
|Jueces 10:8|
Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10