-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 11:1|
Jiftahx, la Gileadano, estis heroa militisto, sed li estis filo de malcxastulino. De Gilead naskigxis Jiftahx.
-
2
|Jueces 11:2|
Kaj la edzino de Gilead naskis al li filojn. Kiam la filoj de la edzino grandigxis, ili forpelis Jiftahxon, kaj diris al li:Vi ne heredos en la domo de nia patro; cxar vi estas filo de alia patrino.
-
3
|Jueces 11:3|
Tiam Jiftahx forkuris de siaj fratoj kaj eklogxis en la lando Tob. Kaj kolektigxis al Jiftahx sentauxgaj homoj kaj eliradis kun li.
-
4
|Jueces 11:4|
Post kelka tempo ekmilitis la Amonidoj kontraux Izrael.
-
5
|Jueces 11:5|
Kaj kiam la Amonidoj militis kontraux Izrael, la plejagxuloj de Gilead iris, por preni Jiftahxon el la lando Tob.
-
6
|Jueces 11:6|
Kaj ili diris al Jiftahx:Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj.
-
7
|Jueces 11:7|
Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Vi malamas ja min, kaj vi forpelis min el la domo de mia patro; kial do vi nun venis al mi, kiam vi estas en mizero?
-
8
|Jueces 11:8|
Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:Pro tio ni nun revenas al vi, ke vi iru kun ni, kaj ni batalos kontraux la Amonidoj, kaj vi estos cxe ni estro de cxiuj logxantoj de Gilead.
-
9
|Jueces 11:9|
Kaj Jiftahx diris al la plejagxuloj de Gilead:Se vi revenigas min, por batali kontraux la Amonidoj, kaj la Eternulo transdonos ilin al mi, cxu tiam mi estos via estro?
-
10
|Jueces 11:10|
Kaj la plejagxuloj de Gilead diris al Jiftahx:La Eternulo estu auxskultanto inter ni, ke ni faros konforme al viaj vortoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7