-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 11:31|
tiam tiu, kiu eliros el la pordo de mia domo renkonte al mi, kiam mi felicxe revenos de la Amonidoj-tiu apartenu al la Eternulo, kaj mi oferos lin kiel bruloferon.
-
32
|Jueces 11:32|
Kaj Jiftahx venis al la Amonidoj, por batali kontraux ili; kaj la Eternulo transdonis ilin en liajn manojn.
-
33
|Jueces 11:33|
Kaj li venkobatis ilin de Aroer gxis Minit, dudek urbojn, kaj gxis Abel-Keramim-tio estis tre granda venkobato; kaj la Amonidoj humiligxis antaux la Izraelidoj.
-
34
|Jueces 11:34|
Kaj Jiftahx venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj sxi estis lia sola infano; krom sxi li havis neniun filon nek filinon.
-
35
|Jueces 11:35|
Kiam li ekvidis sxin, li dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Ho ve, mia filino! kiel forte vi min klinis, vi min malgxojigis! mi malfermis mian busxon antaux la Eternulo, kaj mi ne povas repreni la faron.
-
36
|Jueces 11:36|
Kaj sxi diris al li:Mia patro! vi malfermis vian busxon antaux la Eternulo; agu do kun mi tiel, kiel diris via busxo, post kiam la Eternulo faris al vi vengxon kontraux viaj malamikoj, kontraux la Amonidoj.
-
37
|Jueces 11:37|
Kaj sxi diris al sia patro:Faru por mi jenon:lasu min for por du monatoj, kaj mi iros, mi iros sur la montojn kaj priploros mian virgecon, mi kune kun miaj amikinoj.
-
38
|Jueces 11:38|
Kaj li diris:Iru; kaj li forsendis sxin por du monatoj. Kaj sxi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon sur la montoj.
-
39
|Jueces 11:39|
Kaj kiam pasis la du monatoj, sxi revenis al sia patro, kaj li plenumis sur sxi sian sanktan promeson, kiun li faris; kaj sxi ne ekkonis viron. Kaj farigxis moro en Izrael,
-
40
|Jueces 11:40|
ke cxiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftahx, la Gileadano, dum kvar tagoj en jaro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7