-
-
Esperanto
-
-
6
|Jueces 13:6|
Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene:Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de angxelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.
-
7
|Jueces 13:7|
Kaj li diris al mi:Jen vi gravedigxos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigajxon, kaj mangxu nenion malpuran; cxar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro gxis la tago de lia morto.
-
8
|Jueces 13:8|
Tiam Manoahx ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Mi petas Vin, ho mia Sinjoro:la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
-
9
|Jueces 13:9|
Kaj Dio auxskultis la vocxon de Manoahx; kaj la angxelo de Dio venis denove al la virino, kiam sxi estis sur la kampo; kaj Manoahx, sxia edzo, ne estis kun sxi.
-
10
|Jueces 13:10|
La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li:Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
-
11
|Jueces 13:11|
Kaj Manoahx levigxis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li:CXu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris:Mi.
-
12
|Jueces 13:12|
Kaj Manoahx diris:Se viaj vortoj plenumigxos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
-
13
|Jueces 13:13|
Kaj la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kontraux cxio, pri kio mi parolis al la virino, sxi sin gardu;
-
14
|Jueces 13:14|
nenion el tio, kio devenas el vinberbrancxo, sxi mangxu, vinon aux ebriigajxon sxi ne trinku, kaj nenion malpuran sxi mangxu; cxion, kion mi ordonis al sxi, sxi plenumu.
-
15
|Jueces 13:15|
Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21