-
-
Esperanto
-
-
16
|Jueces 13:16|
Sed la angxelo de la Eternulo diris al Manoahx:Kvankam vi retenos min, mi tamen ne mangxos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru gxin al la Eternulo. CXar Manoahx ne sciis, ke tio estas angxelo de la Eternulo.
-
17
|Jueces 13:17|
Kaj Manoahx diris al la angxelo de la Eternulo:Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumigxos via vorto.
-
18
|Jueces 13:18|
Sed la angxelo de la Eternulo diris al li:Por kio vi demandas pri mia nomo? gxi estas neordinara.
-
19
|Jueces 13:19|
Kaj Manoahx prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis:
-
20
|Jueces 13:20|
kiam la flamo levigxis de la altaro al la cxielo, tiam la angxelo de la Eternulo levigxis en la flamo de la altaro. Kaj Manoahx kaj lia edzino tion vidis, kaj ili jxetis sin vizagxaltere.
-
21
|Jueces 13:21|
Kaj la angxelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoahx kaj al lia edzino. Tiam Manoahx konvinkigxis, ke tio estis angxelo de la Eternulo.
-
22
|Jueces 13:22|
Kaj Manoahx diris al sia edzino:Ni certe mortos, cxar ni vidis Dion.
-
23
|Jueces 13:23|
Sed lia edzino diris al li:Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni cxion tion, kaj nun Li ne auxdigus al ni tion, kion Li auxdigis.
-
24
|Jueces 13:24|
Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon SXimsxon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.
-
25
|Jueces 13:25|
Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Esxtaol.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10