-
-
Esperanto
-
-
1
|Jueces 16:1|
SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi.
-
2
|Jueces 16:2|
Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos.
-
3
|Jueces 16:3|
SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.
-
4
|Jueces 16:4|
Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila.
-
5
|Jueces 16:5|
Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj.
-
6
|Jueces 16:6|
Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.
-
7
|Jueces 16:7|
Kaj SXimsxon diris al sxi:Se oni ligos min per sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.
-
8
|Jueces 16:8|
Tiam la estroj de la Filisxtoj alportis al sxi sep fresxajn ne sekigxintajn sxnurojn, kaj sxi ligis lin per ili.
-
9
|Jueces 16:9|
Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.
-
10
|Jueces 16:10|
Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7