-
-
Esperanto
-
-
31
|Jueces 16:31|
Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.
-
1
|Jueces 17:1|
Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Mihxa.
-
2
|Jueces 17:2|
Li diris al sia patrino:La mil kaj cent argxentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaux miaj oreloj, jen la argxento estas cxe mi; mi prenis gxin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.
-
3
|Jueces 17:3|
Kaj li redonis la mil kaj cent argxentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dedicxis la argxenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas gxin al vi.
-
4
|Jueces 17:4|
Sed li redonis la argxenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent argxentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Mihxa.
-
5
|Jueces 17:5|
Tiu homo Mihxa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
-
6
|Jueces 17:6|
En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.
-
7
|Jueces 17:7|
Estis junulo el Bet-Lehxem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj logxis tie.
-
8
|Jueces 17:8|
Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Lehxem de Jehuda, por eklogxi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa.
-
9
|Jueces 17:9|
Kaj Mihxa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Lehxem de Jehuda, kaj mi iras, por eklogxi tie, kie mi trovos oportune.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7