-
-
Esperanto
-
-
10
|Jueces 17:10|
Tiam Mihxa diris al li:Restu cxe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek argxentaj moneroj cxiujare kaj necesajn vestojn kaj mangxajxon. Kaj la Levido iris.
-
11
|Jueces 17:11|
Kaj la Levido konsentis resti cxe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
-
12
|Jueces 17:12|
Kaj Mihxa konsekris la Levidon, kaj la junulo farigxis por li pastro kaj logxis en la domo de Mihxa.
-
13
|Jueces 17:13|
Kaj Mihxa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, cxar Levido farigxis por mi pastro.
-
1
|Jueces 18:1|
En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.
-
2
|Jueces 18:2|
Kaj la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn el Corea kaj Esxtaol, por rigardi la landon kaj esplori gxin, kaj diris al ili:Iru, esploru la landon. Kaj ili venis sur la monton de Efraim al la domo de Mihxa kaj tranoktis tie.
-
3
|Jueces 18:3|
Kiam ili estis kun la domanoj de Mihxa, ili rekonis la vocxon de la juna Levido, kaj eniris tien, kaj diris al li:Kiu venigis vin cxi tien? kaj kion vi faras cxi tie? kaj kion vi bezonas cxi tie?
-
4
|Jueces 18:4|
Kaj li diris al ili:Tiel kaj tiel agis kun mi Mihxa, kaj li dungis min, kaj mi farigxis pastro por li.
-
5
|Jueces 18:5|
Kaj ili diris al li:Demandu, ni petas, Dion, por ke ni eksciu, cxu estos sukcesa nia vojo, kiun ni iras.
-
6
|Jueces 18:6|
Kaj la pastro diris al ili:Iru en paco; laux la Eternulo estas via vojo, kiun vi iras.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7