-
-
Esperanto
-
-
17
|Jueces 18:17|
Kaj la kvin viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon, eniris tien kaj prenis la figuron kaj la efodon kaj la domajn diojn kaj la idolon. Dume la pastro staris antaux la pordego, kun la sescent viroj, zonitaj per bataliloj.
-
18
|Jueces 18:18|
Kiam tiuj eniris en la domon de Mihxa, kaj prenis la figuron, la efodon, la domajn diojn, kaj la idolon, la pastro diris al ili:Kion vi faras?
-
19
|Jueces 18:19|
Sed ili diris al li:Silentu, metu vian manon sur vian busxon; kaj iru kun ni kaj estu por ni patro kaj pastro; cxu pli bone estas por vi esti pastro por la domo de unu homo, ol esti pastro por tribo kaj gento en Izrael?
-
20
|Jueces 18:20|
Kaj tio bone placxis al la pastro, kaj li prenis la efodon kaj la domajn diojn kaj la figuron kaj iris inter la popolon.
-
21
|Jueces 18:21|
Kaj ili turnigxis kaj iris, kaj sendis la infanojn kaj la brutojn kaj la pakajxojn antaux sin.
-
22
|Jueces 18:22|
Kiam ili malproksimigxis de la domo de Mihxa, la homoj, kiuj estis en la domoj najbaraj de Mihxa, kun krio kolektigxis kaj kuris post la Danidoj.
-
23
|Jueces 18:23|
Kaj ili kriis al la Danidoj; kaj cxi tiuj turnis siajn vizagxojn, kaj diris al Mihxa:Kio estas al vi, ke vi faras krion?
-
24
|Jueces 18:24|
Kaj li diris:Miajn diojn, kiujn mi faris, vi forprenis, kaj ankaux la pastron, kaj vi foriris; kaj kio ankoraux estas al mi? kial do vi demandas, kio estas al mi?
-
25
|Jueces 18:25|
Kaj la Danidoj diris al li:Ne auxdigu vian vocxon antaux ni, cxar alie atakos vin koleraj homoj kaj vi pereigos vian animon kaj la animon de via domo.
-
26
|Jueces 18:26|
Kaj la Danidoj foriris sian vojon. Kaj Mihxa vidis, ke ili estas pli fortaj ol li; kaj li returnigxis kaj revenis en sian domon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16