-
-
Esperanto
-
-
27
|Jueces 18:27|
Sed tiuj prenis tion, kion faris Mihxa, kaj la pastron, kiu estis cxe li; kaj ili venis en Laisxon, kontraux la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis gxin per la glavo; kaj la urbon ili forbruligis per fajro.
-
28
|Jueces 18:28|
Kaj estis neniu savanto, cxar gxi estis malproksime de Cidon kaj ili havis neniajn aferojn kun iu, kaj gxi estis en la valo, kiu trovigxas apud Bet-Rehxob. Ili konstruis la urbon kaj eklogxis en gxi.
-
29
|Jueces 18:29|
Ili donis al la urbo la nomon Dan, laux la nomo de sia patro, kiu naskigxis de Izrael; antauxe la nomo de la urbo estis Laisx.
-
30
|Jueces 18:30|
Kaj la Danidoj starigis al si la figuron; kaj Jehonatan, filo de Gersxom, filo de Manase, li kaj liaj filoj estis pastroj por la tribo de la Danidoj, gxis la tago, kiam ili estis forkaptitaj el la lando.
-
31
|Jueces 18:31|
Kaj dum la tuta tempo, kiam la domo de Dio estis en SXilo, ili havis cxe si la idolon de Mihxa, kiun li faris.
-
1
|Jueces 19:1|
En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.
-
2
|Jueces 19:2|
Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Lehxem de Jehuda, kaj sxi restis tie kvar monatojn.
-
3
|Jueces 19:3|
Kaj levigxis sxia edzo kaj iris al sxi, por paroli al sxia koro, por revenigi sxin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj sxi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun gxojo.
-
4
|Jueces 19:4|
Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis cxe li dum tri tagoj; kaj ili mangxis kaj trinkis kaj tranoktis tie.
-
5
|Jueces 19:5|
En la kvara tago ili levigxis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo:Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7