-
-
Esperanto
-
-
15
|Romanos 8:15|
CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.
-
16
|Romanos 8:16|
La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;
-
17
|Romanos 8:17|
kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
-
18
|Romanos 8:18|
CXar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkasxota al ni.
-
19
|Romanos 8:19|
CXar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkasxon de la filoj de Dio.
-
20
|Romanos 8:20|
CXar la kreitaro subigxis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
-
21
|Romanos 8:21|
ke la kreitaro mem ankaux liberigxos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
-
22
|Romanos 8:22|
CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.
-
23
|Romanos 8:23|
Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.
-
24
|Romanos 8:24|
CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7