-
-
Esperanto
-
-
6
|Romanos 9:6|
Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;
-
7
|Romanos 9:7|
nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.
-
8
|Romanos 9:8|
Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.
-
9
|Romanos 9:9|
CXar jen estas la vorto de promeso:En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo cxe Sara.
-
10
|Romanos 9:10|
Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak
-
11
|Romanos 9:11|
(cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
-
12
|Romanos 9:12|
estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan.
-
13
|Romanos 9:13|
Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
-
14
|Romanos 9:14|
Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!
-
15
|Romanos 9:15|
CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10