-
-
Esperanto
-
-
16
|Romanos 9:16|
Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
-
17
|Romanos 9:17|
CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
-
18
|Romanos 9:18|
Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
-
19
|Romanos 9:19|
Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?
-
20
|Romanos 9:20|
Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?
-
21
|Romanos 9:21|
Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
-
22
|Romanos 9:22|
Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;
-
23
|Romanos 9:23|
kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,
-
24
|Romanos 9:24|
nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?
-
25
|Romanos 9:25|
Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10