-
-
Esperanto
-
-
8
|Romanos 15:8|
CXar mi diras, ke Kristo farigxis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
-
9
|Romanos 15:9|
kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
-
10
|Romanos 15:10|
Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
-
11
|Romanos 15:11|
Kaj ankaux: Gloru la Eternulon cxiuj popoloj, Kaj lauxdu Lin cxiuj gentoj.
-
12
|Romanos 15:12|
Kaj ankaux Jesaja diras: Estos radiko de Jisxaj, Kaj la starigxanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
-
13
|Romanos 15:13|
Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.
-
14
|Romanos 15:14|
Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
-
15
|Romanos 15:15|
Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
-
16
|Romanos 15:16|
ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
-
17
|Romanos 15:17|
Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5