-
-
Esperanto
-
-
21
|Romanos 14:21|
Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.
-
22
|Romanos 14:22|
Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaux Dio. Felicxa estas tiu, kiu ne jugxas sin mem per tio, kion li aprobas.
-
23
|Romanos 14:23|
Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li mangxas; cxar li mangxas ne el fido, kaj cxio, kio ne estas el fido, estas peko.
-
1
|Romanos 15:1|
Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortajxojn de la nefortaj, kaj ne placxi al ni mem.
-
2
|Romanos 15:2|
CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.
-
3
|Romanos 15:3|
CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
-
4
|Romanos 15:4|
CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
-
5
|Romanos 15:5|
Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo;
-
6
|Romanos 15:6|
por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
-
7
|Romanos 15:7|
Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5