-
-
Esperanto
-
-
5
|Romanos 13:5|
Sekve estas necese submetigxi, ne nur pro la kolero, sed ankaux pro konscienco.
-
6
|Romanos 13:6|
CXar pro tio vi ankaux pagas tributon, cxar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por cxi tio mem.
-
7
|Romanos 13:7|
Redonu sxuldon al cxiuj:tributon, al kiu tributo estas sxuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
-
8
|Romanos 13:8|
Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.
-
9
|Romanos 13:9|
CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem.
-
10
|Romanos 13:10|
Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la legxo.
-
11
|Romanos 13:11|
Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
-
12
|Romanos 13:12|
La nokto jam finigxas, kaj la tago alproksimigxas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.
-
13
|Romanos 13:13|
Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en dibocxado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj jxaluzo.
-
14
|Romanos 13:14|
Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5