-
-
Esperanto
-
-
16
|Romanos 12:16|
Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.
-
17
|Romanos 12:17|
Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj.
-
18
|Romanos 12:18|
Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj.
-
19
|Romanos 12:19|
Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
-
20
|Romanos 12:20|
Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
-
21
|Romanos 12:21|
Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.
-
1
|Romanos 13:1|
CXiu animo submetigxu al la superaj auxtoritatoj, cxar ne ekzistas auxtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.
-
2
|Romanos 13:2|
Tiu do, kiu kontrauxstaras al auxtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos jugxon.
-
3
|Romanos 13:3|
CXar regantoj estas terurajxo ne al la bona agado, sed al la malbona. CXu vi volas ne timi auxtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li lauxdon;
-
4
|Romanos 13:4|
cxar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; cxar ne vane li portas la glavon, cxar li estas servanto de Dio, vengxanto por kolero kontraux tiu, kiu faras malbonon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5