-
-
Esperanto
-
-
6
|Romanos 12:6|
Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;
-
7
|Romanos 12:7|
aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;
-
8
|Romanos 12:8|
aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.
-
9
|Romanos 12:9|
Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.
-
10
|Romanos 12:10|
En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
-
11
|Romanos 12:11|
en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
-
12
|Romanos 12:12|
en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj;
-
13
|Romanos 12:13|
kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
-
14
|Romanos 12:14|
Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
-
15
|Romanos 12:15|
GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5