-
-
Esperanto
-
-
22
|Romanos 11:22|
Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio:al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaux detrancxigxos.
-
23
|Romanos 11:23|
Kaj ili ankaux, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas reengrefti ilin.
-
24
|Romanos 11:24|
CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?
-
25
|Romanos 11:25|
CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;
-
26
|Romanos 11:26|
kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;
-
27
|Romanos 11:27|
Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.
-
28
|Romanos 11:28|
Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.
-
29
|Romanos 11:29|
CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.
-
30
|Romanos 11:30|
CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,
-
31
|Romanos 11:31|
tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5