-
-
Esperanto
-
-
32
|Romanos 11:32|
CXar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.
-
33
|Romanos 11:33|
Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
-
34
|Romanos 11:34|
CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?
-
35
|Romanos 11:35|
aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?
-
36
|Romanos 11:36|
CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.
-
1
|Romanos 12:1|
Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.
-
2
|Romanos 12:2|
Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
-
3
|Romanos 12:3|
CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu.
-
4
|Romanos 12:4|
CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion,
-
5
|Romanos 12:5|
tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5