-
-
Esperanto
-
-
2
|Romanos 11:2|
Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael:
-
3
|Romanos 11:3|
Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon.
-
4
|Romanos 11:4|
Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal.
-
5
|Romanos 11:5|
Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco.
-
6
|Romanos 11:6|
Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
-
7
|Romanos 11:7|
Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;
-
8
|Romanos 11:8|
kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.
-
9
|Romanos 11:9|
Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;
-
10
|Romanos 11:10|
Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.
-
11
|Romanos 11:11|
Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10