-
-
Esperanto
-
-
13
|Santiago 5:13|
CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu.
-
14
|Santiago 5:14|
CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro;
-
15
|Santiago 5:15|
kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li.
-
16
|Santiago 5:16|
Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.
-
17
|Santiago 5:17|
Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj.
-
18
|Santiago 5:18|
Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.
-
19
|Santiago 5:19|
Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,
-
20
|Santiago 5:20|
oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13