-
-
Esperanto
-
-
14
|Santiago 2:14|
Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?
-
15
|Santiago 2:15|
Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo,
-
16
|Santiago 2:16|
kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?
-
17
|Santiago 2:17|
Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
-
18
|Santiago 2:18|
Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
-
19
|Santiago 2:19|
Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas.
-
20
|Santiago 2:20|
Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta?
-
21
|Santiago 2:21|
CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?
-
22
|Santiago 2:22|
Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;
-
23
|Santiago 2:23|
kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13