-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Crónicas 15:1|
Li konstruis al si domojn en la urbo de David, kaj pretigis lokon por la kesto de Dio, kaj etendis tendon super gxi.
-
2
|1 Crónicas 15:2|
Tiam David diris:Neniu portu la keston de Dio krom la Levidoj; cxar ilin la Eternulo elektis, por ke ili portu la keston de Dio kaj servu al Li eterne.
-
3
|1 Crónicas 15:3|
Kaj David kunvenigis cxiujn Izraelidojn en Jerusalemon, por porti la keston de la Eternulo sur gxian lokon, kiun li pretigis por gxi.
-
4
|1 Crónicas 15:4|
Kaj David kunvenigis la idojn de Aaron kaj la Levidojn:
-
5
|1 Crónicas 15:5|
el la idoj de Kehat estis:la estro Uriel kaj liaj fratoj, cent dudek;
-
6
|1 Crónicas 15:6|
el la idoj de Merari:la estro Asaja kaj liaj fratoj, ducent dudek;
-
7
|1 Crónicas 15:7|
el la idoj de Gersxon:la estro Joel kaj liaj fratoj, cent tridek;
-
8
|1 Crónicas 15:8|
el la idoj de Elicafan:la estro SXemaja kaj liaj fratoj, ducent;
-
9
|1 Crónicas 15:9|
el la idoj de HXebron:la estro Eliel kaj liaj fratoj, okdek;
-
10
|1 Crónicas 15:10|
el la idoj de Uziel:la estro Aminadab kaj liaj fratoj, cent dek du.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10