-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Crónicas 15:21|
Matitja, Eliflehu, Mikneja, Obed-Edom, Jeiel, kaj Azazja-sur harpoj, por basuloj, por antauxkanti;
-
22
|1 Crónicas 15:22|
Kenanja, la estro de la Levidoj-por arangxado; li arangxadis la muzikon, cxar li estis kompetentulo.
-
23
|1 Crónicas 15:23|
Berehxja kaj Elkana estis pordogardistoj cxe la kesto;
-
24
|1 Crónicas 15:24|
SXebanja, Josxafat, Netanel, Amasaj, Zehxarja, Benaja, kaj Eliezer, la pastroj, trumpetadis per trumpetoj antaux la kesto de Dio; Obed-Edom kaj Jehxija estis pordogardistoj cxe la kesto.
-
25
|1 Crónicas 15:25|
Tiamaniere iris David kaj la plejagxuloj de Izrael kaj la milestroj, por transporti kun gxojo la keston de interligo de la Eternulo el la domo de Obed-Edom.
-
26
|1 Crónicas 15:26|
Kaj kiam Dio helpis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, oni oferbucxis sep bovojn kaj sep sxafojn.
-
27
|1 Crónicas 15:27|
David estis vestita per tuniko el delikata tolo, ankaux cxiuj Levidoj, kiuj portis la keston, la kantistoj, kaj Kenanja, la estro de arangxado de la hxoroj; David ankaux havis sur si linan efodon.
-
28
|1 Crónicas 15:28|
Kaj cxiuj Izraelidoj akompanis la keston de interligo de la Eternulo, kun gxojkrioj, kun sonado de korno, kun trumpetoj, lauxtaj cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj.
-
29
|1 Crónicas 15:29|
Kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis al la urbo de David, Mihxal, filino de Saul, rigardis tra la fenestro; kaj kiam sxi vidis, ke la regxo David saltas kaj ludas, sxi ekmalestimis lin en sia koro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7