-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
38
|1 Crónicas 4:38|
CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis.
-
39
|1 Crónicas 4:39|
Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj;
-
40
|1 Crónicas 4:40|
kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe.
-
41
|1 Crónicas 4:41|
Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj.
-
42
|1 Crónicas 4:42|
Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei.
-
43
|1 Crónicas 4:43|
Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.
-
1
|1 Crónicas 5:1|
La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael. (Li estis la unuenaskito; sed kiam li malhonoris la liton de sia patro, lia unuenaskiteco estis fordonita al la filoj de Jozef, filo de Izrael, kaj li ne estis enskribita en la genealogian liston kiel unuenaskito;
-
2
|1 Crónicas 5:2|
Jehuda estis la plej potenca inter siaj fratoj, kaj la reganto devenis de li; sed la unuenaskiteco estis donita al Jozef.)
-
3
|1 Crónicas 5:3|
La filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx, Palu, HXecron, kaj Karmi.
-
4
|1 Crónicas 5:4|
La idoj de Joel:lia filo estis SXemaja, lia filo estis Gog, lia filo estis SXimei,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4