-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|1 Crónicas 5:15|
Ahxi, filo de Abdiel, filo de Guni, estis cxefo de ilia patrodomo.
-
16
|1 Crónicas 5:16|
Kaj ili logxis en Gilead en Basxan kaj gxiaj filinurboj, kaj sur cxiuj kampoj de SXaron, gxis iliaj finoj.
-
17
|1 Crónicas 5:17|
CXiuj ili estis genealogie enskribitaj en la tempo de Jotam, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, regxo de Izrael.
-
18
|1 Crónicas 5:18|
La idoj de Ruben kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase havis da batalkapablaj viroj, portantaj sxildon kaj glavon, strecxantaj pafarkon, kaj instruitaj por milito, kvardek kvar mil sepcent sesdek, elirantojn en militistaro.
-
19
|1 Crónicas 5:19|
Ili militis kontraux la Hagaridoj, kontraux Jetur, Nafisx, kaj Nodab.
-
20
|1 Crónicas 5:20|
Kaj ili ricevis helpon kontraux cxi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun cxio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. CXar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li auxskultis ilian pregxon pro tio, ke ili fidis Lin.
-
21
|1 Crónicas 5:21|
Kaj ili forkaptis la brutojn de tiuj, kvindek mil kamelojn, ducent kvindek mil sxafojn, du mil azenojn, kaj cent mil homojn.
-
22
|1 Crónicas 5:22|
Multe da mortigitoj falis, cxar de Dio estis la milito. Kaj ili logxis sur ilia loko gxis la elpatrujigo.
-
23
|1 Crónicas 5:23|
La idoj de la duontribo de Manase logxis en la lando de Basxan gxis Baal-HXermon, Senir, kaj la monto HXermon. Ili estis en granda nombro.
-
24
|1 Crónicas 5:24|
Kaj jen estas la cxefoj de iliaj patrodomoj:Efer, Jisxei, Eliel, Azriel, Jeremia, Hodavja, kaj Jahxdiel, viroj potencaj, viroj famaj, cxefoj de siaj patrodomoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4