-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|1 Crónicas 10:4|
Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
-
5
|1 Crónicas 10:5|
Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur la glavon kaj mortis.
-
6
|1 Crónicas 10:6|
Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis.
-
7
|1 Crónicas 10:7|
Kiam cxiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj enlogxigxis en ili.
-
8
|1 Crónicas 10:8|
En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa.
-
9
|1 Crónicas 10:9|
Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo.
-
10
|1 Crónicas 10:10|
Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon.
-
11
|1 Crónicas 10:11|
Kiam la tuta Jabesx en Gilead auxdis pri cxio, kion faris la Filisxtoj al Saul,
-
12
|1 Crónicas 10:12|
tiam levigxis cxiuj kuragxuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabesxon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabesx, kaj fastis dum sep tagoj.
-
13
|1 Crónicas 10:13|
Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaux la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaux pro tio, ke li turnis sin al antauxdiristino, por demandi,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16