-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|1 Crónicas 10:14|
sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la regxadon al David, filo de Jisxaj.
-
1
|1 Crónicas 11:1|
Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno.
-
2
|1 Crónicas 11:2|
Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
-
3
|1 Crónicas 11:3|
Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.
-
4
|1 Crónicas 11:4|
Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando.
-
5
|1 Crónicas 11:5|
Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.
-
6
|1 Crónicas 11:6|
Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo.
-
7
|1 Crónicas 11:7|
Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David.
-
8
|1 Crónicas 11:8|
Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.
-
9
|1 Crónicas 11:9|
Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16