-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|1 Crónicas 26:26|
CXi tiu SXelomit kaj liaj fratoj estis super cxiuj trezoroj de la sanktajxoj, kiujn sanktigis la regxo David, la cxefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
-
27
|1 Crónicas 26:27|
El la militoj kaj el la militakirajxoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
-
28
|1 Crónicas 26:28|
Ankaux cxio, kion sanktigis la antauxvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kisx, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, cxio sanktigita estis sub la gardado de SXelomit kaj liaj fratoj.
-
29
|1 Crónicas 26:29|
El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj jugxistoj.
-
30
|1 Crónicas 26:30|
El la HXebronidoj, HXasxabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por cxiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la regxo.
-
31
|1 Crónicas 26:31|
El la HXebronidoj, Jerija estis cxefo de la HXebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la regxado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis cxe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
-
32
|1 Crónicas 26:32|
Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, cxefoj de patrodomoj; al ili la regxo David donis oficojn cxe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por cxiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la regxo.
-
1
|1 Crónicas 27:1|
La Izraelidoj havis laux sia nombro cxefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la regxo pri cxiuj aferoj de la apartajxoj, intersxangxante sin cxiumonate, en cxiuj monatoj de la jaro. CXiu apartajxo konsistis el dudek kvar mil.
-
2
|1 Crónicas 27:2|
Super la unua apartajxo en la unua monato estis Jasxobeam, filo de Zabdiel; en lia apartajxo estis dudek kvar mil;
-
3
|1 Crónicas 27:3|
li estis el la idoj de Perec, la cxefo de cxiuj militestroj por la unua monato.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13