-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|1 Crónicas 27:4|
Super la apartajxo de la dua monato estis Dodaj, la Ahxohxido; en lia apartajxo estis ankaux la princo Miklot; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
5
|1 Crónicas 27:5|
La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
6
|1 Crónicas 27:6|
CXi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartajxo estis lia filo Amizabad.
-
7
|1 Crónicas 27:7|
La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
8
|1 Crónicas 27:8|
La kvina, por la kvina monato, estis la estro SXamhut, la Jizrahxido; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
9
|1 Crónicas 27:9|
La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
10
|1 Crónicas 27:10|
La sepa, por la sepa monato, estis HXelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
11
|1 Crónicas 27:11|
La oka, por la oka monato, estis Sibhxaj, la HXusxaido, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
12
|1 Crónicas 27:12|
La nauxa, por la nauxa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
13
|1 Crónicas 27:13|
La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zerahxidoj; en lia apartajxo estis dudek kvar mil.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7