-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|1 Crónicas 29:9|
Kaj la popolo gxojis pro tiu oferado, cxar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaux la regxo David gxojis tre forte.
-
10
|1 Crónicas 29:10|
Kaj David benis la Eternulon antaux la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris:Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
-
11
|1 Crónicas 29:11|
Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, cxar cxio en la cxielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la regxado, kaj Vi estas alte super cxiuj estroj.
-
12
|1 Crónicas 29:12|
Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi.
-
13
|1 Crónicas 29:13|
Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
-
14
|1 Crónicas 29:14|
CXar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas cxio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
-
15
|1 Crónicas 29:15|
Paslogxantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel cxiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
-
16
|1 Crónicas 29:16|
Ho Eternulo, nia Dio! cxi tiu tuta abundajxo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi cxio apartenas.
-
17
|1 Crónicas 29:17|
Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.
-
18
|1 Crónicas 29:18|
Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu gxin por cxiam, cxi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7