-
-
Esperanto
-
-
7
|1 Juan 5:7|
Kaj la Spirito estas la atestanto, cxar la Spirito estas la vero.
-
8
|1 Juan 5:8|
CXar tri estas la atestantoj:la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.
-
9
|1 Juan 5:9|
Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.
-
10
|1 Juan 5:10|
Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.
-
11
|1 Juan 5:11|
Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.
-
12
|1 Juan 5:12|
Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
-
13
|1 Juan 5:13|
CXi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.
-
14
|1 Juan 5:14|
Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;
-
15
|1 Juan 5:15|
kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.
-
16
|1 Juan 5:16|
Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8