-
-
Esperanto
-
-
11
|1 Juan 2:11|
Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.
-
12
|1 Juan 2:12|
Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.
-
13
|1 Juan 2:13|
Mi skribas al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, cxar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi konas la Patron.
-
14
|1 Juan 2:14|
Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.
-
15
|1 Juan 2:15|
Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.
-
16
|1 Juan 2:16|
CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo.
-
17
|1 Juan 2:17|
Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.
-
18
|1 Juan 2:18|
Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.
-
19
|1 Juan 2:19|
De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni.
-
20
|1 Juan 2:20|
Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5