-
-
Esperanto
-
-
8
|1 Juan 4:8|
Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, cxar Dio estas amo.
-
9
|1 Juan 4:9|
Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.
-
10
|1 Juan 4:10|
Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
-
11
|1 Juan 4:11|
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian.
-
12
|1 Juan 4:12|
Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;
-
13
|1 Juan 4:13|
jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni.
-
14
|1 Juan 4:14|
Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.
-
15
|1 Juan 4:15|
En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.
-
16
|1 Juan 4:16|
Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.
-
17
|1 Juan 4:17|
Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5