-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Corintios 10:11|
Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.
-
12
|2 Corintios 10:12|
CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.
-
13
|2 Corintios 10:13|
Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.
-
14
|2 Corintios 10:14|
CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,
-
15
|2 Corintios 10:15|
ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,
-
16
|2 Corintios 10:16|
por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.
-
17
|2 Corintios 10:17|
Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
-
18
|2 Corintios 10:18|
CXar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30