-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Corintios 3:1|
CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?
-
2
|2 Corintios 3:2|
Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;
-
3
|2 Corintios 3:3|
cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.
-
4
|2 Corintios 3:4|
Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;
-
5
|2 Corintios 3:5|
ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,
-
6
|2 Corintios 3:6|
kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.
-
7
|2 Corintios 3:7|
Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,
-
8
|2 Corintios 3:8|
kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?
-
9
|2 Corintios 3:9|
CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.
-
10
|2 Corintios 3:10|
CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 22-24