-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Corintios 9:1|
CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;
-
2
|2 Corintios 9:2|
cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.
-
3
|2 Corintios 9:3|
Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,
-
4
|2 Corintios 9:4|
por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.
-
5
|2 Corintios 9:5|
Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.
-
6
|2 Corintios 9:6|
Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.
-
7
|2 Corintios 9:7|
CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.
-
8
|2 Corintios 9:8|
Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;
-
9
|2 Corintios 9:9|
kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.
-
10
|2 Corintios 9:10|
Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5