-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Corintios 6:1|
Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio
-
2
|2 Corintios 6:2|
(cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);
-
3
|2 Corintios 6:3|
ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;
-
4
|2 Corintios 6:4|
sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,
-
5
|2 Corintios 6:5|
en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,
-
6
|2 Corintios 6:6|
en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,
-
7
|2 Corintios 6:7|
en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,
-
8
|2 Corintios 6:8|
per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;
-
9
|2 Corintios 6:9|
kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;
-
10
|2 Corintios 6:10|
kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5