-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Corintios 6:11|
Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.
-
12
|2 Corintios 6:12|
Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.
-
13
|2 Corintios 6:13|
Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj.
-
14
|2 Corintios 6:14|
Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo?
-
15
|2 Corintios 6:15|
Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?
-
16
|2 Corintios 6:16|
Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
-
17
|2 Corintios 6:17|
Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,
-
18
|2 Corintios 6:18|
Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5