-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Corintios 7:1|
Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.
-
2
|2 Corintios 7:2|
Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.
-
3
|2 Corintios 7:3|
Ne por vin kondamni mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.
-
4
|2 Corintios 7:4|
Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.
-
5
|2 Corintios 7:5|
CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj.
-
6
|2 Corintios 7:6|
Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;
-
7
|2 Corintios 7:7|
kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.
-
8
|2 Corintios 7:8|
CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge.
-
9
|2 Corintios 7:9|
Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.
-
10
|2 Corintios 7:10|
CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5