-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Corintios 7:11|
CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.
-
12
|2 Corintios 7:12|
Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.
-
13
|2 Corintios 7:13|
Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.
-
14
|2 Corintios 7:14|
CXar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.
-
15
|2 Corintios 7:15|
Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.
-
16
|2 Corintios 7:16|
Mi gxojas, ke en cxio mi povas fidi al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5