-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Corintios 12:1|
Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.
-
2
|2 Corintios 12:2|
Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;
-
3
|2 Corintios 12:3|
kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),
-
4
|2 Corintios 12:4|
ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.
-
5
|2 Corintios 12:5|
Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.
-
6
|2 Corintios 12:6|
CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.
-
7
|2 Corintios 12:7|
Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.
-
8
|2 Corintios 12:8|
Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.
-
9
|2 Corintios 12:9|
Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.
-
10
|2 Corintios 12:10|
Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5