-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Corintios 8:11|
Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.
-
12
|2 Corintios 8:12|
CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.
-
13
|2 Corintios 8:13|
CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,
-
14
|2 Corintios 8:14|
sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco;
-
15
|2 Corintios 8:15|
kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.
-
16
|2 Corintios 8:16|
Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.
-
17
|2 Corintios 8:17|
CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.
-
18
|2 Corintios 8:18|
Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;
-
19
|2 Corintios 8:19|
kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,
-
20
|2 Corintios 8:20|
evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 1-4